Saltu al enhavo

Zsolt Tulassay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Zsolt Tulassay
Persona informo
Naskiĝo 1-an de majo 1944 (1944-05-01) (80-jaraĝa)
en Galanta
Lingvoj angla
Alma mater Piarista Gimnazio de Budapeŝto
Universitato Semmelweis Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Frat(in)o Tivadar Tulassay Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo kuracisto
internisto
gastroenterologo Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Zsolt Tulassay [ĵolt tulaŝai], laŭ hungarlingve kutima nomordo Tulassay Zsolt, estas hungara kuracisto, internisto, gastroenterologo, universitata profesoro kaj membro (koresponda en 2004, ordinara en 2010) de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estas Tivadar Tulassay same kuracisto kaj akademiano.

Zsolt Tulassay [1] naskiĝis la 1-an de majo 1944 en Hungario en Galánta (nuntempa Galanta en Slovakio).

Biografio

[redakti | redakti fonton]

Zsolt Tulassay jam frue interesiĝis pri muziko, tamen li akiris medicinan diplomon en Universitato Semmelweis en 1969, poste sciencan gradon Ph.D en la sekva jaro. Post la diplomo li laboris en kliniko apud Imre Magyar (kuracisto), dum li akiris pliajn medicinajn fakdiplomojn en 1974 kaj 1992. En 1981 li kandidatiĝis, en 1990 li doktoriĝis antaŭ la Hungara Scienca Akademio. En 1984 li laboris en kliniko de Munkeno helpe de stipendio. En 1993 li estis nomumita katedrestro en la menciita universitato, samtempe ankaŭ klinikestro. Li ricevis premiojn aŭ memormedalojn inter 1969-2010. Li ne forlasis la muzikon, li ŝatas pianludi, eĉ li kontribuis programojn en Hungara Radio.

Elektitaj libroj

[redakti | redakti fonton]
  • Gasztroenterológiai Útmutató (2002)
  • Emésztőrendszeri betegségek bőrtünetei (2008)
  • A belgyógyászat alapjai 1–2. (la 5-a eldono en 2015)
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.